Uncategorised
Pro malpliboniĝanta epidemio la klubejo estas fermita ĝis revoko. Renkontiĝoj de Esperantista Klubo Brno okazos plu. Ne en klubejo, sed rete, virtuale per programo Skype (skajpo). Ligilo aperos en la paĝo kun programo antaŭ la kunveno.

Fotis kaj verkis: Oldřich Arnošt Fischer
Regulaj kunvenoj de Esperantista Klubo Brno komenciĝos denove septembre. Ni renkontados en nova loko kaj nova tempo. La rekontoj okazados en civitana klubo ĉe Křenová 57 marde de la 18-a ĝis la 19-a.
Pro la epidemio de malsano COVID-19 la kunvenoj de Esperantista Klubo Brno estas nuligitaj ĝis revoko.
Unika okazo lerni Esperanton aŭ pliboniĝi en ĝi ĉi-jare la unuan fojon en Ĉeĥio
Somera Esperanto-Studado (SES) okazos ĉi-jare de la 18-a ĝis la 26-a de julio en Kroměříž, Moravio.
iun ĉi someran lernejon ĉiu jare partoprenas ĉirkaŭ du cent homoj el multaj landoj kaj el ĉiuj aĝaj kategorioj – de infanoj, tra junularo, mezaĝuloj ĝis maljunuloj. Antaŭtagmeze okazos diversaj lingvaj kursoj – por komencantoj, komencintoj, por spertuloj je nivelo C1, kaj specialaj kursoj pri literaturo kaj tradukado. Posttagmeze vi povas ekskursi aŭ aŭskulti prelegojn, vespere vi povas ĝui esperantajn koncertojn. Ni rekomendas SES-on al ĉiuj. Ne gravas, ĉu vi estas sperta esperantisto aŭ vi estas favoranto, kiu timas ekparoli.
Aliĝilon kaj gravaj informojn vi trovos en ratpaĝaro de la evento – https://ses.ikso.net/2020/eo/

